Aktualaĵoj

100.000 artikoloj en la Esperanto-vikipedio

Artikolo rilate al 100.000 artikoloj en la Esperanto-Vikipedio

(vi rajtas traduki tiun artikolon al la hispana kaj doni ĝin al viaj lokaj gazetoj / speciale bona estas se vi mem kontribuis al diversaj artikoloj en la Esperanto-Vikipedio)

Proksimume je la 16a de junio la Esperanto-vikipedio havos 100.000 artikolojn. La internacia lingvo Esperanto per tio antaŭvideble estos la 20a lingvo, kiu atingos tiun grandecon. Ĉiutage la Esperanto-Vikipedio (http://eo.wikipedia.org/) kreskas per mezume 40 artikoloj kaj kelkaj cent aldonoj kaj redaktoj de jam ekzistantaj artikoloj. La kunlaborantoj venas el pluraj dekoj da landoj (inter tiuj ankaŭ Meksiko) kaj tial povas enmeti la scion el multaj diversaj kulturoj de la mondo en la Esperanto-vikipedion.

Pola Parlamenta rezolucias okaze de la 100-jariĝo de Universala Esperanto-Asocio*

La sejmo (Sejm), la pola parlamento hodiaŭ matene, 12a de junio 2008, unuanime akceptis rezolucion okaze de la 100-jariĝo de Universala Esperanto-Asocio. “Esperanto ligas homojn en riĉa kaj valora kulturo, kies fundamenta mesaĝo estas internacia amikeco kaj universala paco” substrekis la deputitoj en la proklamita rezolucio.

“Kreante Esperanton, Dr-o Zamenhof volis doni al ĉiuj homoj la eblecon interkompreniĝi sendepende de nacieco, raso, religio kaj propraj mondkonceptoj”, klarigas la parlamentanoj en la decido.

“Dezirante honorigi la kontribuon de Dr-o Ludwik Zamenhof al la mondheredaĵo de la civizilacio la sejmo subtenas la klopodojn de internaciaj cirkloj honorigi Universalan Esperanto-Asocion per la nobelpremio pri paco” oni plue povas legi en la rezolucio.

Abonrilata enhavo